Parentismo
Parentismo estas ideo por anstataŭigi la iĉajn radikojn en la Fundamento kun genro-neŭtralaj radikoj.
La iĉaj radikoj en La Universala Vortaro de la Fundamento estas:
- abato
- avo
- bubo
- edzo
- grafo
- fianĉo
- filo
- frato
- fraŭlo
- knabo
- kuzo
- monaĥo
- nepo
- nevo
- onklo
- patro
- princo
- reĝo
- duko
- sinjoro
- vidvo
- viro
Jen la genro-neŭtralaj radikoj. Oficialaj radikoj aŭ kunvortoj havas ☆ stelon.
- abado - abato
- avuo - avo
- ☆ petolinfano - bubo
- eŝo - edzo
- grofo - grafo
- fianceo - fianĉo
- fizo - filo
- sahodo - frato
- neeŝo - fraŭlo
- kido - knabo
- kuzeno - kuzo
- monĥo - monaĥo
- nepoto - nepo
- nievo - nevo
- ontio - onklo
- parento - patro
- prenso - princo
- rejĝo - reĝo
- duĉo - duko
- sioro -sinjoro
- viduo - vidvo
- ☆ adolto, ☆ plenkreskulo, ☆ homo - viro
Aliaj vortoj aŭ radikoj ne estas en la Fundamento, do ili povas esti uzada nekontraŭfundamente.
Ge
La prefikso ge- estas uzata por pluralaj radikoj por marki ke la grupo estas el multaj genroj.
-
geparentoj - montri ke multaj parentoj el almenaŭ
du genroj
parentoj - multaj parentoj (ne montras genron)
-
gesahodoj - montri ke multaj sahodoj el almenaŭ du
genroj
sahodoj - multaj sahodoj (ne montras genron)
Ekzemple jen frazoj
Sen riismo, iĉismo , aŭ parentismo:
-
Li estas mia patro.
Ŝi estas mia patrino.
Tiu estas mia (?)patro.
-
Mi havas tri knabojn.
Mi havas tri knabinojn.
Mi havas tri geknabojn.
- Unu kuzo kaj unu kuzino estas du gekuzoj.
Kun riismo, iĉismo, kaj parentismo:
-
Li estas mia parento.
Ŝi estas mia parento.
Ri estas mia parento.
-
Mi havas tri kidojn.
- Unu kuzeniĉo kaj unu kuzenino estas du gekuzenoj kaj du kuzenoj.