glateo.net

Demandoj kaj Respondoj Iĉismo kaj Ipismo Parentismo Riismo Vortaro

Parentismo

Parentismo estas ideo por anstataŭigi la iĉajn radikojn en la Fundamento kun genro-neŭtralaj radikoj.

La iĉaj radikoj en La Universala Vortaro de la Fundamento estas:

  1. abato
  2. avo
  3. bubo
  4. edzo
  5. grafo
  6. fianĉo
  7. filo
  8. frato
  9. fraŭlo
  10. knabo
  11. kuzo
  12. monaĥo
  13. nepo
  14. nevo
  15. onklo
  16. patro
  17. princo
  18. reĝo
  19. duko
  20. sinjoro
  21. vidvo
  22. viro

Jen la genro-neŭtralaj radikoj. Oficialaj radikoj aŭ kunvortoj havas ☆ stelon.

  1. abado - abato
  2. avuo - avo
  3. ☆ petolinfano - bubo
  4. eŝo - edzo
  5. grofo - grafo
  6. fianceo - fianĉo
  7. fizo - filo
  8. sahodo - frato
  9. neeŝo - fraŭlo
  10. kido - knabo
  11. kuzeno - kuzo
  12. monĥo - monaĥo
  13. nepoto - nepo
  14. nievo - nevo
  15. ontio - onklo
  16. parento - patro
  17. prenso - princo
  18. rejĝo - reĝo
  19. duĉo - duko
  20. sioro -sinjoro
  21. viduo - vidvo
  22. ☆ adolto, ☆ plenkreskulo, ☆ homo - viro

Aliaj vortoj aŭ radikoj ne estas en la Fundamento, do ili povas esti uzada nekontraŭfundamente.

Ge

La prefikso ge- estas uzata por pluralaj radikoj por marki ke la grupo estas el multaj genroj.

Ekzemple jen frazoj

Sen riismo, iĉismo , aŭ parentismo:

  1. Li estas mia patro.
    Ŝi estas mia patrino.
    Tiu estas mia (?)patro.
  2. Mi havas tri knabojn.
    Mi havas tri knabinojn.
    Mi havas tri geknabojn.
  3. Unu kuzo kaj unu kuzino estas du gekuzoj.

Kun riismo, iĉismo, kaj parentismo:

  1. Li estas mia parento.
    Ŝi estas mia parento.
    Ri estas mia parento.
  2. Mi havas tri kidojn.
  3. Unu kuzeniĉo kaj unu kuzenino estas du gekuzenoj kaj du kuzenoj.
Esperanto English